[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Antaj kaj ontaj okazaĵoj > 2024-11-30/12-1 - Staĝo en La Garde (83)

lasta ŝanĝo je la 21a julio 2024

tiu artikolo en la franca: 2024-11-30/12-1 - Stage à La Garde (83)

2024-11-30/12-1 - Staĝo en La Garde (83)

Espéranto-Provence organizas sian kutiman ĉiujaran staĝon en bela ripozcentro «domaine de Massacan» laŭ la Mediteranea marbordo apud Tulono.

Tiu staĝo estos bona oportuneco interrenkonti kaj sekvi kursojn en amika Esperanta etoso. Ni proponas 3-nivelajn kursojn :
1-a nivelo : Michel Challulau
2-a nivelo : Renée Triolle
3-a nivelo : Jean-Pierre Cavelan

Michel Challulau naskiĝis en 1945, lernis esperanton en 1962, instruis matematikojn dum 44 jaroj en Aix-Marseille Université. Antaŭ emeritiĝo, li faris kurson pri esperantologio kaj interlingvistiko. Li UKis Budapeŝton kaj Pekinon. En tiu ĉi 1-a nivela kurso, li uzos la metodon 11 kaj kurson far Duc Goninaz kaj novajn retajn kursojn.

Renée Triolle estas franca esperantistino. Esperantigita fare de Honoré Bourdelon, ŝi estis la unua sekretarino kaj poste prezidanto de Junulara Esperantista Franca Organizo, oficinta inter la jaroj 1969 kaj 1973. Poste ŝi aktivis en Unuiĝo Franca por Esperanto, kaj inter la jaroj 1983 kaj 2004 estis komitatano A kaj komitatano C de UEA nome de la franca organizaĵo. En la Estraro de UEA 1995-1998 ŝi membris kiel vicprezidanto. Dum pluraj jaroj ŝi krome aparte aktivis en Eŭropa Esperanto-Unio.

Jean-Pierre Cavelan estas esperantisto kiu naskiĝis en Bretonio kaj nun vivas en Nico, en sudorienta Francio. Li sinidentifigas kiel pentristo kaj aŭtoro. Li skribas : «Por eksplicite kaj reale komuniki, interŝanĝante informojn kaj ideojn, lingvo nepre necesas. Por komuniki kun sia najbaro loka lingvo ne nur utilas sed indas esti amata de siaj bonŝancaj parolantoj. Por sin liberigi el ĉia etnocentrismo, la internacia ligvo restas la sola solvo.»

La Domaine de Massacan situas meze de tri-hektara parko kun cent-jaraj arboj, kaj havas rektan privatan aliron al la plaĝo Magaud, kiu estas parto de la nacia parko Port-Cros, kvankam ĝi estas sur la kontinento. Ĝi estas facile alirebla per publika transporto aŭ per aŭto.

La aliĝilo estas sendata al membroj de nia federacio kaj ankaŭ disponeblas ĉi tie :

En la sama rubriko: