lasta ŝanĝo je la 7a julio 2025
tiu artikolo en la franca: 2026-03-14/21 - Mediteranea Esperanto-Semajno
2026-03-14/21 - Mediteranea Esperanto-Semajno
Espéranto-Provence organizis La Mediteranean Esperanto-Semajnon 2026, unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo.

Printempu anticipe !
Bongusta manĝaĵo
3-nivelaj kursoj
Komforta staĝejo
Agrabla vetero
Alloga regiono
Elstaraj instruistoj
Ekskurso al Abatejo La Celle
Varma Esperanto-etoso
Amikaj partoprenantoj
Staĝejo : La staĝo okazos en la hotelo Miléade Les Issambres - Val d’Esquières, majesta kadro, en iama palaco el la 1930-aj jaroj, en 3-hektara parko, kun aliro al la plaĝo kaj proksime de Saint-Tropez, Haveno. Grimaud, Cannes kaj Nico. Ĉiuj manĝoj estas organizitaj kiel vasta bufedo, ebliganta ĉiujn tipojn da manĝelekto (vegetara, vegana, senporkaĵa, senglutena, ktp.).
Akcepto : sabaton la 14-an de marto je la 16:00 - Fermo : sabaton la 21-an de marto je la 11:00 (fina tagmanĝo ne inkluzivita).
Kurs-horaroj : 9:00 - 12:00 - Promenoj kaj atelieroj okazos posttagmeze
Partopreno en kursoj - Proponitaj kursoj :
- Kurso 1 - komencparolantoj kaj komencintoj - Katalin KOVATS (Nederlando - Hungario)
- Kurso 2 - paroliga-kleriga kurso pri Esperanto-Literaturo - Pawel
FISCHER-KOTOWSKI (Nederlando - Pollando) - Kurso 3 - paroliga-kleriga kurso per mikronoveloj - Maurizio GIACOMETTO (Britio - Italio)
Ekskurso : merkredon, la 18-an de marto, ni organizos ekskurson al la Abatejo La Celle, belega mezepoka konstruaĵo.
Sugestoj por la liberaj posttagmezoj : bankuracado en marakva banejo (800 m for (ekde 99€ duontage), vizitado de Fréjus, Saint- Raphaël, Nico, Menton, Maures-monteto (mimozo kaj piedekskursado), Roquebrune sur Argens, Saint-Tropez, Sainte-Maxime, Bormes-les-Mimosas, bazaro en Ventimiglia (Italio, nur vendrede), ktp.
Ne forgesu viajn marŝŝuojn por piedekskursi sur la proksima montetaro, kaj eventuale bankostumon (maro ĉ. 13°C).
Distraj vesperoj : Esperantaj prelegoj, kantoj, skeĉoj... plus la dumtaga distra programo de la hotelo mem. Kunportu viajn amuzajn kanzonojn, anekdotojn, ludojn, muzikilojn, ktp.
Vi jam povas aliĝi rete aŭ plenumante kaj sendante la paperan aliĝilon. Atentu, ke la prezoj plialtiĝos la 1-an de Janŭaro 2026.

En la sama rubriko:
- 2026-03-15 - Membrokunveno de Esperanto-Provence
- 2026-01-08 - Filmetoj en Esperanto : fenestro al la Mondo
- 2025-12-13/16 - Zamenhofa festo
- 2026-11-15 - Plantado de Esperanto-arbo en les Pennes Mirabeau
- 2025-09-26 - Eŭropa Tago de Lingvoj en Aix-en-Provence
- 2025-10-26 - Prelego kaj koncerto de JoMo en Correns (83)
- 2025-09-07/08 - Asociofoiroj en La Ciotat kaj Marseille
- 2025-07-26/08-02 - Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio
- 2025-11-22/23 - Staĝo en La Garde (83)
- 2025-06-07/09 - Esperanto-Kongreso 2025 • Nantes
- 2025-06-22 - Esperantaj ekzamenoj de FEI
- 2025-04-29/30 - Prelegoj pri Kubo
- 2025-03-16 - Ĝenerala Kunveno de Espéranto Provence
- 2025-03-15/22 - Preparado por la Kapableco (FEI)
- 2025-03-19 : Ekskurso al Grimaud
- 2025-03-15/22 - Mediteranea Esperanto-Semajno - Listo de aliĝintoj
- 2025-03-15/22 - Elstaraj instruistoj prelegos dum la Mediteranea Esperanto-Semajno
- 2024-11-30/12-1 - Staĝo en La Garde (83)
- 2024-06-23 - Marsejlo : FEI-ekzamenoj
- 2024-08-3/10 - Universala Kongreso en Tanzanio