[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Antaj kaj ontaj okazaĵoj > 2025-11-22/23 - Staĝo en La Garde (83)

lasta ŝanĝo je la 7a julio 2025

tiu artikolo en la franca: 2025-11-22/23 - Stage à La Garde (83)

2025-11-22/23 - Staĝo en La Garde (83)

Espéranto-Provence organizas sian kutiman ĉiujaran staĝon en bela ripozcentro «domaine de Massacan» laŭ la Mediteranea marbordo apud Tulono.

Tiu staĝo estos bona oportuneco interrenkonti kaj sekvi kursojn en amika Esperanta etoso. Ni proponas 3-nivelajn kursojn :
1-a nivelo : Renée Triolle
2-a nivelo : Jean-Pierre Cavelan
3-a nivelo : Pascal Vilain

Renée Triolle estas franca esperantistino, emerita instruisto de la rusa. Esperantigita fare de Honoré Bourdelon, ŝi estis la unua sekretariino kaj poste prezidanto de Junulara Esperantista Franca Organizo, oficinta inter la jaroj 1969 kaj 1973. Poste ŝi aktivis en Unuiĝo Franca por Esperanto, kaj inter la jaroj 1983 kaj 2004 estis komitatano A kaj komitatano C de UEA nome de la franca organizaĵo. En la Estraro de UEA 1995-1998 ŝi membris kiel vicprezidanto. Dum pluraj jaroj ŝi krome aparte aktivis en Eŭropa Esperanto-Unio.

Jean-Pierre Cavelan biografio :
La 12-an de marto1943, en Brélidy, regiono Bretonio de Francio, Fernanda naskis min. Petro, mia paĉjo, estis la instruisto de la vilaĝeto. Li lernigis la francan al infanoj parolantaj nur bretone.
Ek de mia junaĝo mi desegnis kaj pentris, ricevante konsilojn de panjo tre kompetenta pri artoj. Sed por memstariĝi, mi laboris en la domkonstruado kaj mia profesia desegnado ekestis teknika.
1973 → sekve al mia patra Petro kaj frata Mikaelo, mi lernis Esperanto-n.
Poste mi perfektigis mian praktikon per staĝoj. Mia edzino kaj mia panjo ankaŭ esperantiĝis. Oni diru, ke mia patro tute esperantigis nian familion.
1979 → Mi iĝis pentristo. Samtempe mi instruis la zamenhofan lingvon kaj prezidis la esperantistan grupon de Nico (Nice en la franca).

Pascal Vilain esperantistiĝis en 1992 kaj iniciatis la kreadon de la asocio Dunkerque-Espéranto, kies unua sekretario li iĝis. En 1994, li ekprezidis la asocion kaj zorgis pri la kursoj. En 1996, li edziĝis kun belga samideanino, Mari-Roza De Wolf, prezidanto de la asocio Aalst-Espéranto antaŭ sia translokiĝo al Dunkirko.
La paro instaliĝis en la sudo de Francio en 2005, unue en Alpes-Maritimes, poste en Var. Pascal rapide reludis rolojn sine de la Federacio Espéranto-Provence : sekretario kaj redaktoro de la federacia gazeto, iniciatinto de « Espéranto-kafejo » en Hyères, kursgvidanto okaze de staĝoj...
Sekve de la forpaso de Mari-Roza en 2023, li reiris al sia devenurbo, Dunkirko, kie li ree gvidas Esperanto-kursojn al grupo de ses lernantoj. Li ankaŭ partoprenas en « lingva kafejo » en Kalezo.
Membro de UEA, Espéranto-France, Espéranto-Hauts-de-France, ILEI, FEI.
Korektanto de la revuo Espéranto-info.

La Domaine de Massacan situas meze de tri-hektara parko kun cent-jaraj arboj, kaj havas rektan privatan aliron al la plaĝo Magaud, kiu estas parto de la nacia rezervejo Port-Cros, kvankam ĝi estas sur la kontinento. Ĝi estas facile alirebla per publika transporto aŭ per aŭto.

Kiel atingi ĝin ?
Se vi venos aŭtomobile : sekvu la konsilojn de via preferata GPS (Gvidado Per Satelito) aŭ uzu fideblan mapon paperan.
Se vi venos trajne al la stacidomo de Tulono :

  • Sabate, buso 23 aŭ 6 ĝis haltejo Ste Geneviève
  • Dimanĉe, nur buso 6 funkcias de la haltejo Ste Geneviève > ĝis haltejo Liberté apud la Tulona stacidomo

programo
sabate :

  • ekde la 9a : akcepto, kafo
  • 10a-12a : kursoj
  • 12a30 : tagmanĝo
  • 15a-19a : kursoj
  • 19a30 : vespermanĝo
  • 20a30 : distraj kaj/aŭ klerigaj programeroj

dimanĉe :

  • 9a-12a : kursoj
  • 12a30 : tagmanĝo

manĝoj
preparitaj de kuiristo de la restadejo, vegetara opcio antaŭmendebla

tranoktado :
du aŭ trilitaj dormoĉambroj, kun banĉambro kaj necesejo. Littukoj surloke –
kunportu nur vian tualettukon. (Hejmbestoj ne akceptitaj.)

tarifo
aliĝkotizo + ĉiuj manĝoj + tranoktado : 150 €
(+ 35 € se vi deziras individuan ĉambron)

La aliĝilo estas sendota al membroj de nia federacio kaj ankaŭ disponeblas ĉi tie :

En la sama rubriko: