[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Antaj kaj ontaj okazaĵoj > 2026-09-10 - Lanĉo de la lernojaro en Marsejlo

lasta ŝanĝo je la 2a septembro 2026

tiu artikolo en la franca: 2026-09-10 - Lancement de l’année de cours d’espéranto

2026-09-10 - Lanĉo de la lernojaro en Marsejlo

  • Ĉu vi ĉiam revis pri lernado de Esperanto, la internacia lingvo ?
  • Ĉu vi volas esprimi vin per neŭtrala kaj egaleca lingvo ?
  • Ĉu vi volas lerni amuziĝante ?
  • Ĉu vi sopiras vojaĝi tra la mondo, renkonti lokulojn kaj paroli komunan lingvon kun ili ?

Alimaniere dirita, vi pretas por Esperanto !

La 10-an de septembro je la 18:00-a en la Asociodomo (93 La Canebière, 13001 Marseille), ni faros mallongan enkondukon al Esperanto, la internacia lingvo, mallongan kvizon, kaj prezentos la kursojn de la jaro.
La vespero eĉ inkluzivos 10-minutan mini-lecionon por doni al vi la bazaĵojn.
La sesio estas senpaga kaj finiĝos je la 19:00-a horo.

En la sama rubriko: