[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Antaj kaj ontaj okazaĵoj > 2026-03-14/21 - Elstaraj instruistoj prelegos dum la Mediteranea (...)

lasta ŝanĝo je la 7a julio 2025

2026-03-14/21 - Elstaraj instruistoj prelegos dum la Mediteranea Esperanto-Semajno

Elstaraj instruistoj prelegos dum la MES - Mediteranea Esperanto-Semajno - kiu okazos en Les Issambres, de la 14-a ĝis la 21-a de marto 2026.

La prelegoj de la MES estos faritaj de teamo de elstaraj instruistoj !

Kurso 1 - komencparolantoj kaj komencintoj - Katalin Kovats

Katalin Kovats, (HU/NL), konata Esperanto-instruisto, redaktoro de www.edukado.net, respondeculo pri la KER-ekzamenoj de UEA, kreinto de la programo Ekparolu ! kaj de la ludo RISKO.
Ŝiaj plej konataj lerniloj estas Poŝamiko kaj Ĉu vi aŭdis, ke ...?

Kurso por komencintoj

En la kurso por komencintoj (B1-B-niveluloj), oni povos ĝui multajn paroligajn ekzercojn, teksto-komprenajn taskojn kaj lernos paŝon post paŝo la plej gravajn gramatikaĵojn, inklude ankaŭ la bonan uzon de akuzativo. La laboro okazos en grupetoj, sed kun atento ankaŭ pri individuaj bezonoj.

Vespera prelego

En vespera prelego Katalin rakontos (kun akompano de filmo kaj belegaj fotoj kaj veraj artaĵoj) pri tio, kiel ŝi fariĝis vitroartisto kun la nomo Juvelina kaj kion signifas tia hobio en la vivo de ŝia familio.

Biografio

Katalin Kovats (naskiĝis en 1957, hungarino, loĝas en Nederlando) sinprezentas :
Mi estas filologo, diplomita lingvoinstruisto pri E-o (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, gvidis pli ol cent E-kursojn kaj trejnseminariojn en diversaj partoj de la mondo.

Entaŭ 25 jaroj mi edziniĝis kun franca esperantisto (Sylvain Lelarge kaj ni loĝas kun ia poliglota filo, Marteno en Nederlando.).

En 2001 mi komencis krei www.edukado.net kaj redaktas ĝin eĉ nun. Krom la retejo mi kreis centojn da ekzercoj, lernmaterialoj, verkis plurajn librojn, el kiuj la plej populara estas Poŝamiko, sed famas ankaŭ Ĉu vi aŭdis, ke ...? kaj la Manlibro pri instruado de Esperanto.

Mi organizas kaj respondecas pri la KER-ekzamenoj de UEA, kiujn trapasis ĝis nun 2900 personoj. Per la ludo risko centoj amuziĝis jam lernante, kaj per mia programo Ekparolu helpe de la volontulaj Geonkloj ni okazigis kune pli ol 5000 lecionojn.

Mi ŝatas instrui kaj en miaj kursoj mi uzas modernajn metodojn, paroligas mute la kursanojn, sed mi havas bonajn orelojn ankaŭ pri akuzativo. Kvankam mi bone komprenas la francan, mi ne ŝatas krokodili.

Miaj hobioj estas la studado de la vivo de la pentristo Van Gogh, kaj mi mem ŝatas krei artaĵojn kaj juvelojn el vitro, pentri silkajn ŝalojn kaj paŝadi ĉiutage almenaŭ 5 kilometrojn.


Kurso 2 - Paroliga-kleriga kurso pri Esperanto-Literaturo - Pawel Fischer-Kotowski

Mi esperantistiĝis en 2005 kaj dum preskaŭ 20 jaroj mi havis la bonŝancon povi uzi Esperanton ne nur en kongresoj kaj klubvesperoj, sed ankaŭ hejme kaj en la labora vivo. Mi diplomiĝis pri interlingvistiko kaj esperantologio en la Universitato Adam Mickiewicz en Pollando, kun specialiĝo pri literaturo kaj tradukado. Poste mi revenis al la universiato por la Instruista Trejnado, en kiu mi lernis kiel bone instrui Esperanton. Dum unu jaro mi volontulis en la Centra Oficejo de UEA, poste mi estis ankaŭ redaktoro de la Jarlibro kaj la junulara revuo Kontakto. Nuntempe mi redaktas la revuon de Esperanto Nederland : Fenikso.

En mia profesia vivo mi estas bibliotekisto. Mi laboris en la Nacia Biblioteko de Pollando, kie mi estis parto de la teamo pri la nacia bibliografio, respondeca pri eksterlandaj libroj. Nun mi loĝas en Nederlando, kie mi havas similan laboron – en la Reĝa Biblioteko en Hago mi zorgas pri registrado de periodaĵoj en la nacia bibliografio.

Mi instruas Esperanton ekde 2019. Ĉefe per la reto mi donas grupajn kaj individuajn lecionojn, mi aktivas ankaŭ en la programo Ekparolu ! de edukado.net, kie spertaj esperantistoj paroligas la novulojn. Mi regule gvidas kursojn en la kastelo Grésillon kaj en la nederlandaj studsemajnfinoj.

Paroliga-kleriga kurso pri la Esperanto-literaturo

En la kurso dum Mediteranea Esperanto-Semajno ni okupiĝos pri la Esperanto-literaturo. Ni priparolos la evoluon ekde la Zamenhofa revo ĝis la nuntempo. Sed ne zorgu, ne temos pri enuaj universitataj lekcioj kun multaj datoj kaj faktoj por memorigi !

Menciiĝos la plej gravaj verkoj kaj verkistoj, ni kune legos interesajn fragmentojn kaj priparolos ilin. Se vi volos, vi povos rakonti pri viaj ŝatataj libroj kaj doni rekomendojn al la aliaj kursanoj. Se vi ankoraŭ ne legis multe, ne timu – vi havos okazon inspiriĝi kaj noti kelkajn interesajn titolojn en via notlibro por legi la librojn post la kurso. Bonvena estas ĉiu persono kun la minimuma lingvonivelo B1 – negrave, ĉu vi jam multon legis aŭ ĉi vi nur komencas vian aventuron kun la Esperanta literaturo.

Prelego pri la historio de la Universala Kongreso

Universala Kongreso de Esperanto estas unu el la plej longdaŭraj internaciaj aranĝoj – ne nur esperantistaj ! Kie ĝi jam okazis ? Kaj kiam ĝi ne okazis – kvankam planita ? Kiu estis la plej granda ? Tion kaj eĉ pli vi ekscios dum iu el la vesperaj prelegoj dum MES !


Kurso 3 - Paroliga-kleriga kurso pri mikronoveloj - Maurizio Giacometto

Biografio

Maurizio Giacometto (“Rico”) tiom amas Esperanton, ke li lernis ĝin dufoje : unue en siaj lernejaj jaroj kaj denove en 2017.

Rico estas kunlaboranto en la progresiga retejo uea.facila (uea.facila.org). Tie li respondecas pri la rubriko Libroservo, verkas artikolojn kaj voĉlegas kelkajn el ili. Sian voĉon li uzis ankaŭ kiel voĉaktoro en la progresiga lernolibro por anglalingvanoj Complete Esperanto.

En novembro 2022 li estis unu el la unuaj homoj, kiuj sukcese trapasis la KER-ekzamenon en Esperanto je la nove kreita C2-nivelo.

Rico instruas Esperanton kadre de la ampleksa kursaro de la Londona Esperanto-klubo kaj kadre de la studsemajnfinoj de EAB, Esperanto-asocio de Britio.

Inter 2021 kaj 2024 li refariĝis studento, partoprenante en la Interlingvistikaj Studoj pri Esperanto kaj Esperantologio ĉe la Universitato UAM de Poznano, Pollando. Tie li specialiĝis pri metodiko de lingvo-instruado kaj verkis diploman disertaĵon pri teorio kaj praktiko de de-distanca lingvo-instruado kaj dua-lingva akirado.

Rico verkas mallongajn rakontojn kaj mikronovelojn kaj de tempo al tempo artikolojn por diversaj naciaj kaj internaciaj gazetoj. Ankaŭ tradukado interesas lin kaj antaŭ kelkaj jaroj li aldonis tradukon de publikigita porinfana libro ‘Ekster la kuniklejo’ al siaj privataj traduk-spertoj.

Ekde 2019 li kunlaboras kiel onklo en la programo Ekparolu ! de edukado.net kie li estas unu el la plej aktivaj geonkloj kaj kie li helpas al novaj lernantoj ekuzi la lingvon kaj prepariĝi por la KER-ekzamenoj.

Malkabeinta Esperantisto, Rico priskribas sin kiel reveman verkemulon, senbridan legemulon kaj senhontan kvizemulon. Demisiinte de kelkaj jaroj de sia laboro kiel taksiisto de la gefiloj, li nun havas multe pli da tempo por Esperantumado. Li loĝas apud Oksfordo, Britujo.

Paroliga-kleriga kurso : “Ni legu malmulte sed ni lernu multe !"

La kurso celas progresantojn (B1-B2 nivelulojn) kiuj intencas uzi la semajnon en MES por pliboniĝi en la lingvouzo. Ni uzu la plej freŝan kaj kreskantan ĝenron de la Esperanto-literaturo - mikronovelojn - kiel inspiron por trovi kelkajn el la plej tiklaj gramatikaj defioj en nia lingvo. Do ni trovu ilin legante ‘malmulte’ (mikronoveloj ja estas mallongaj !) por lerni multe. Pere de diversaj aktivaĵoj, inter ili interagaj ludoj, komunaj ekzercoj kaj kvizoj vi povos fine de la kurso pli flue, klare kaj memfide paroli en Esperanto.

Vespera prelego : «Primo Levi : Homo, verkisto malgraŭ si, avertilo por la homaro.»

Unu el la plej gravaj aŭtoroj de la dudeka jarcento, numero 174.517 - tiel oni stampis lin en la aŭŝvica ekstermejo - Primo Levi estis profesia kemiisto kaj travivinto de la Holokaŭsto. Ni trarigardos lian vivon, nekredeblan eskapon el la koncentrejo pro serio da bonŝancaj koincidoj, kaj lian verkaron - precipe la ĉefverkon ‘Ĉu tiu estas homo’, klasikaĵo de la monda literaturo kaj vera avertilo por la homaro neniam plu ripeti la kruelaĵojn de la dudeka jarcento.

En la sama rubriko: