lasta ŝanĝo je la 9a julio 2026
tiu artikolo en la franca: 2026-08-07 - Réunion d’information sur le Congrès Européen d’Esperanto 2027
2026-08-07 - Informsesio pri la Eŭropa Kongreso de Esperanto 2027
Estis multaj partoprenantoj en nia kunveno por informi pri la venonta Eŭropa Kongreso de Esperanto, de la 14-a ĝis la 17-a de majo 2027 en Carry-le-Rouet, apud Marsejlo en Provenco, Francio.

La kongreson organizas Esperanto-Provence kaj Esperanto-France, kune kun eŭropaj partneroj, por krei internacian renkontiĝon de esperantistoj el la tuta kontinento.
La programo kunigos asociajn kunvenojn, prelegojn kaj kulturajn aranĝojn ĉirkaŭ la kongresa temo “Esperanto : lingvo por daŭripova turismo kaj interkultura kompreniĝo”. Eblos ankaŭ malkovri la naturajn kaj kulturajn trezorojn de Provenco dum ekskursoj.
La kongreso enkondukos novan organizan modelon : la aliĝkotizo inkluzivos loĝadon en komforta marborda hotelo, ĉiujn manĝojn kaj plenan aliron al la tuta kongresa programo. Por tiuj, kiuj volas plilongigi sian restadon, estos organizita postkongreso kun pliaj ekskursoj kaj vizitoj al la ĉefaj vidindaĵoj de la regiono.
Jam nun rezervu la datojn en via kalendaro ! Aliĝado komenciĝos meze de oktobro, kun favorprezaj fruaj aliĝkotizoj. Ĉar la nombro da lokoj estos limigita, indas ne prokrasti. Ĉiuj detaloj aperos iom post iom en la kongresa retejo kongreso2027.esperanto-france.org. Vizitu ĝin ofte !

En la sama rubriko:
- 2026-03-15 - Membrokunveno de Esperanto-Provence
- 2026-05-22/25 - Franca Esperanto-Kongreso 2026 • Hérouville
- 2026-01-08 - Filmetoj en Esperanto : fenestro al la Mondo
- 2026-03-18 - Ekskurso al Abatejo La Celle
- 2025-12-13/16 - Zamenhofa festo
- 2026-11-15 - Plantado de Esperanto-arbo en les Pennes Mirabeau
- 2026-03-14/21 - Mediteranea Esperanto-Semajno - Listo de aliĝintoj
- 2025-09-26 - Eŭropa Tago de Lingvoj en Aix-en-Provence
- 2025-10-26 - Prelego kaj koncerto de JoMo en Correns (83)
- 2025-09-07/08 - Asociofoiroj en La Ciotat kaj Marseille
- 2025-07-26/08-02 - Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio
- 2026-03-14/21 - Elstaraj instruistoj prelegos dum la Mediteranea Esperanto-Semajno
- 2026-03-14/21 - Mediteranea Esperanto-Semajno
- 2025-11-22/23 - Staĝo en La Garde (83)
- 2025-06-07/09 - Esperanto-Kongreso 2025 • Nantes
- 2025-06-22 - Esperantaj ekzamenoj de FEI
- 2025-04-29/30 - Prelegoj pri Kubo
- 2025-03-16 - Ĝenerala Kunveno de Espéranto Provence
- 2025-03-15/22 - Preparado por la Kapableco (FEI)
- 2025-03-19 : Ekskurso al Grimaud