[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Antaj kaj ontaj okazaĵoj > 2025-06-22 - Esperantaj ekzamenoj de FEI

lasta ŝanĝo je la 24a aprilo 2025

tiu artikolo en la franca: 2025-06-22 - Examens d’espéranto de FEI

2025-06-22 - Esperantaj ekzamenoj de FEI

Franca Esperanto-Instituto invitas vin trapasi la ekzamenojn de 1-a kaj 2-a nivelo. La regiona sesio okazos dimanĉe, la 22-an de junio 2025, en Marsejlo, ĉe la CIRA, 50 rue Consolat, 13001 Marsejlo (metroo kaj tramo «Réformés», aŭ 12-minuta promeno de la fervoja stacidomo Saint-Charles).

Bonvolu registriĝi ĉe Renée Triolle : triolle renee wanadoo fr

Vi devos pagi 10 € surloke por la 1-a nivelo aŭ 24 € por la 2-a nivelo.

Hortabelo :
. 8:30 - aliĝo kaj kafo
. 9:00 - 10:00 - skriba parto de la 1-a nivelo (diktado, demandoj pri mallonga teksto, gramatiko) - gramatika testo
. 10:15 - 12:15 - skriba parto de la 2-a nivelo (resumo de parola teksto, demandoj pri la teksto, 300-vorta eseo)
. 12:30 - 13:25 - tagmanĝa paŭzo : kunportu vian piknikon, aŭ vi trovos en la najbareco
. 13:30 - 14:30 - parola parto : 20 minutoj da preparo kaj 20 minutoj da ekzameno.

Ne hezitu !!! Vi ricevos belan diplomon (se sukcesa) en formato A4, kiun vi povas montri por reklami Esperanton !

Pliaj detaloj pri la ekzamenoj haveblas en la retejo de FEI : http://franca-esperanto-instituto.net/spip.php?article6

En la sama rubriko: