[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Antaj kaj ontaj okazaĵoj > 2025-12-13/16 - Zamenhofa festo

lasta ŝanĝo je la 30a novembro 2025

tiu artikolo en la franca: 2026-12-13/16 - Fête de Zamenhof

2025-12-13/16 - Zamenhofa festo

Tri eventoj ĉi-jare por la Zamenhof-festo :

La klubo de Esperanto Saint-Raphaël proponas komunan manĝon sabate, la 13-an de decembro..

Renkontiĝo je la 11:30a matene ĉe la fundo de Zamenhof-strato (direkte al la haveno Santa Lucia), en la parkejo dekstre, iom pli antaŭen.

Post mallonga parolado kaj foto, ni iros al restoracio La Renaissance, kiu estas nur kelkajn metrojn for.

Menuoj :

Kamparana terino, aŭ haringofileoj / terpomoj en oleo, aŭ miksita salato

Trufa rizoto, aŭ ravioloj kun Espelette-kremo, aŭ bovaĵa stufaĵo kun terpomkaĉo

Ruĝbera Pannacotta, aŭ Krembloveto, aŭ Flosanta Insulo

RESTAURANT LA RENAISSANCE
121 BOULEVARD DU GENERAL DE GAULLE
SAINT RAPHAEL

Prezo : 25 eŭroj

Respondu al Christine : 04 89 99 87 48
aŭ al Monique :04 94 83 06 88
Antaŭ la 5-an de decembro

 
 
La Klubo Esperanto-Marseille ankaŭ organizas du eventojn por la Zamenhofa festo :

Festivalo de Esperanto, Revolucia Lingvo

Dimanĉon, la 14-an de decembro 2025
Ĉe Mille Bâbords, 61 rue Consolat, 13001 Marseille

15:00 Bonvenon
16:00 Ilustrita Prezento : Historio - Superrigardo - Perspektivoj de Esperanto
17:00 Kunmanĝaĵa manĝeto (kunportu vian propran manĝaĵon kaj trinkaĵojn)
18:00 Koncerto kun Dancontaj Musoj

Dancontaj Musoj Engaĝaj, amuzaj kaj poeziaj kantoj en Esperanto kun francaj subtekstoj.

Esperantujo estas lando sen limoj, sen lingvaj baroj ; ĝi apartenas al neniu kaj ĉiu sentas sin hejme.
Por vojaĝi al ĉi tiu lando, via pasporto nomiĝas Esperanto, la plej simpla lingvo en la mondo !

Evento en CIRA

La 16-an de decembro, ekde la 5-a horo posttagmeze, ni festos la Zamenhofan Feston ĉe la CIRA, samtempe kun la kutima klaso de Renée.

Ni parolos en kaj pri Esperanto, dividos kelkajn trinkaĵojn, kaj ĝuos amikan kunvenon en esperanta etoso.

Venu ĉiuj, venu al CIRA, 50 rue Consolat, 13001 Marseille

En la sama rubriko: