[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Antaj kaj ontaj okazaĵoj > 2024-03-09/16 - Mediteranea Esperanto-Semajno

lasta ŝanĝo je la 24a julio 2023

tiu artikolo en la franca: 2024-03-09/16 - Mediteranea Esperanto-Semajno

2024-03-09/16 - Mediteranea Esperanto-Semajno

Espéranto-Provence organizas La Mediteranean Esperanto-Semajnon, unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo.

Printempu anticipe !
Bongusta manĝaĵo
3-nivelaj kursoj
Komforta staĝejo
Agrabla vetero
Alloga regiono
Elstaraj instruistoj
Interesaj ekskursoj
Varma Esperanto-etoso

Akcepto : sabaton la 9-an de marto je la 16:00 - Fermo : sabaton la 16-an de marto je la 12:00 (tagmanĝo ne inkluzivita).

Kurs-horaroj : 9:00 - 12:00 kaj 18:00 - 19:00

Partopreno en kursoj (3-nivelaj) - Elektu vian deziratan kurson :

  • nivelo 1 (komencparolantoj) : Rodica TODOR (Rumanio)
  • nivelo 2 (progresantoj) : Szilva SZABOLCS (Pollando)
  • nivelo 3 (fluparolantoj) : Mireille GROSJEAN (Svisio)

Sugestoj por la liberaj posttagmezoj : bankuracado en marakva banejo (800 m for (ekde 95 € duontage), vizitado de Fréjus, Saint- Raphaël, Nico, Menton, Maures-monteto (mimozo kaj piedekskursado), Saint-Tropez, Sainte-Maxime, Bormes-les-Mimosas, bazaro en Ventimiglia (Italio, nur vendrede), ktp.

Ne forgesu viajn marŝŝuojn por piedekskursi sur la proksima montetaro, kaj eventuale bankostumon (maro ĉ. 13°C).

Distraj vesperoj : Esperantaj prelegoj, kantoj, skeĉoj... plus la dumtaga distra programo de la hotelo mem. Kunportu viajn amuzajn kanzonojn, anekdotojn, ludojn, muzikilojn, ktp.

Vi jam povas aliĝi al la evento

En la sama rubriko: