[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Antaj kaj ontaj okazaĵoj > 2024-03-09/16 - Elstaraj instruistoj ĉeestos en la Mediteranea (...)

lasta ŝanĝo je la 17a oktobro 2023

tiu artikolo en la franca: 2024-03-09/16 - Des professeurs prestigieux participeront à Mediteranea Esperanto-Semajno

2024-03-09/16 - Elstaraj instruistoj ĉeestos en la Mediteranea Esperanto-Semajno

La kursoj de la MES estos gviditaj de teamo de elstaraj instruistoj !

Nivelo 1 - Komencparolantoj - Rodica Todor

Loĝas en urbo Braşov (Braŝovo), Rumanio.
Studis en la Universitato Bukareŝto – Fakultato pri psikologio.
Deĵoris ĉe Rumanaj Ŝtataj Fervojoj en la Hospitalo por fervojistoj de Braŝovo kiel psikoterapeŭto (klinika psikologo) ; nun emerita.
Ekde 1994 membras en la Rumana Esperanto Fervojista Asocio (REFA) kaj en la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF).

Kadre de rumana fervojista E-movado :
Ekde 1995 estis komitatano de REFA (Rumana Esperanto Fervojista Asocio) kaj inter 2001-2010 havis la oficon de Prezidanto de REFA.

Agadis kaj agadas ankaŭ en la internacia E-movado :
Ekde 2010 estas Prezidanto de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) kaj Prezidanto de Teknika Komisiono de IFEF ĉe FISAIC (Internacia Federacio de Artaj kaj Intelektaj Asocioj de Fervojistoj).
Estas Individua Membro de UEA kaj Komitatano A de IFEF ĉe UEA.
Estas membro de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).
Gvidis E-kursojn dum pluraj staĝoj en la kastelo Grezijono, Pluezek, Argentière/Chamonix, Les Issambres kaj en Braŝovo.
En 2006, 2007, 2008 partoprenis prelegturneojn en Francio, kie ŝi prezentis Rumanion en pli ol 25 E-kluboj.
Ekde 2005 ĝis 2017 organizis kaj ĉiĉeronis ĉiun jaron 12 tagan ekskurson tra Rumanio por esperantistoj el ĉiuj kontinentoj.


Nivelo 2 - Progresantoj - Szilva Szabolcs

Szabolcs estas hungaro loĝanta en Varsovio, Pollando, instruisto de Esperanto jam de 13 jaroj. Liajn kompetencojn pruvas liaj bakalaŭraj studoj, Instruista Trejnado, Esperantologiaj studoj en Poznano kaj studoj de finnugra filologio en la Varsovia Universitato. Li ofte partoprenas Esperanto-aranĝojn kiel instruisto, li instruis en pluraj landoj. Li ankaŭ gvidis plurajn porinstruistajn sesiojn.

La priskribo de la kurso :
La kurso komenciĝos per takso de la nivelo de la partoprenantoj. Ni koncentriĝos je ĉiuj lingvokapabloj : parolado, aŭda kompreno, skribado, kaj lega kompreno. La kurso traktos ankaŭ la gramatikaĵojn. Ĉiun tagon estos pritraktataj diversaj grandaj temoj. Ekzercoj ofte estos prenitaj de materialoj de ekzameno. Ni uzos interalie mian libron «Pri kio temas».


Nivelo 3 - Fluparolantoj - Mireille Grosjean

Pri mi :
Senrita emerito
Senbrutara nomado
Babilema poligloto
Pasigis proks. 2 jarojn en 5 afrikaj landoj.
Emerita instruisto pri lingvoj
Franclingva svisino

Pri mia parto en MES :
Afriko (sud-sahara Afriko)
Historio. Geografio. Socio. Politiko. Literaturo. Artoj. Esperanto-movado kaj literaturo en EO. Multaj fotoj. Multaj spertoj. Multaj ludoj kaj aktivajhoj.

En la sama rubriko: