[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Okazintaĵoj > 2023-12-09/10 - Staĝo en La Garde (83)

lasta ŝanĝo je la 4a septembro 2023

tiu artikolo en la franca: 2023-12-9/10 - Stage à La Garde (83)

2023-12-09/10 - Staĝo en La Garde (83)

Espéranto-Provence organizas sian kutiman ĉiujaran staĝon en bela ripozcentro «domaine de Massacan» laŭ la Mediteranea marbordo apud Tulono.

Tiu staĝo estos bona oportuneco interrenkonti kaj sekvi kursojn en amika Esperanta etoso. Ni proponas 3-nivelajn kursojn :
1-a nivelo : Andrea Bertrand
2-a nivelo : Renée Triolle
3-a nivelo : Jean-Pierre Cavelan

La Domaine de Massacan situas meze de tri-hektara parko kun cent-jaraj arboj, kaj havas rektan privatan aliron al la plaĝo Magaud, kiu estas parto de la nacia parko Port-Cros, kvankam ĝi estas sur la kontinento. Ĝi estas facile alirebla per publika transporto aŭ per aŭto.

Aliĝo estis devigata antaŭ la limdato : la 15-a de novembro 2023, per la ĉi-suba aliĝilo.

En la sama rubriko: