[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Okazintaĵoj > 2018-05-19 - Forumo de la mondolingvoj, Marsejlo

lasta ŝanĝo je la 7a aŭgusto 2017

tiu artikolo en la franca: 2018-05-19 - Forum des langues du monde, Marseille

2018-05-19 - Forumo de la mondolingvoj, Marsejlo

Vi estis invitita al la Forumo de la Mondolingvoj, la 19an de majo 2018 de la 10a ĝis la 20a, en la «Friche Belle de Mai», en Marsejlo.

Venu kaj malkovru la diversajn kulturojn vivantajn en Marsejlo. Pli ol 30 lingvoj estos reprezentitaj en la «Belle de Mai». La principo de la Forumo de la Mondolingvoj estas trakti ĉiujn lingvojn samnivele. Esperanto estos agnozkita sammaniere ol la angla, la ĉina, la katalana aŭ la signolingvo. Ĉiu asocio reprezentanta lingvon proponos bazan kurson kaj ankaŭ atelierojn pri kanto, muziko, danco, potfarado, kaligrafio, skribateliero, bildfaradoj, informadiko, ktp. Okazos ankaŭ ekspozicioj, prelegoj kaj koncertoj de muzikoj de la mondo.

Ni partoprenos pere :

  • Budo, kie vizitantoj povos malkovri la internacian lingvon,
  • Kursetoj dum a tago por doni al la partoprenantoj la bazojn de la internacia lingvo,
  • Prelego, je 14:40, pri la temo «graveco de la esperant lingvo» kiel parto de la temo «graveco kaj povo de lingvoj»

Pli da informoj ĉi tie.

En la sama rubriko: