[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Antaj kaj ontaj okazaĵoj > 2025-03-15/22 - Mediteranea Esperanto-Semajno

lasta ŝanĝo je la 23a marto 2024

tiu artikolo en la franca: 2024-03-09/16 - Mediteranea Esperanto-Semajno

2025-03-15/22 - Mediteranea Esperanto-Semajno

Espéranto-Provence organizos La Mediteranean Esperanto-Semajnon 2025, unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo.

Printempu anticipe !
Bongusta manĝaĵo
3-nivelaj kursoj
Komforta staĝejo
Agrabla vetero
Alloga regiono
Elstaraj instruistoj
Interesaj ekskursoj
Varma Esperanto-etoso

Akcepto : sabaton la 15-an de marto je la 16:00 - Fermo : sabaton la 22-an de marto je la 12:00 (tagmanĝo ne inkluzivita).

Kurs-horaroj : 9:00 - 12:00 kaj 18:00 - 19:00

Partopreno en kursoj (3-nivelaj) - Elektu vian deziratan kurson :

  • nivelo 1 (komencparolantoj)
  • nivelo 2 (progresantoj)
  • nivelo 3 (fluparolantoj)

Sugestoj por la liberaj posttagmezoj : bankuracado en marakva banejo (800 m for (ekde 95 € duontage), vizitado de Fréjus, Saint- Raphaël, Nico, Menton, Maures-monteto (mimozo kaj piedekskursado), Saint-Tropez, Sainte-Maxime, Bormes-les-Mimosas, bazaro en Ventimiglia (Italio, nur vendrede), ktp.

Ne forgesu viajn marŝŝuojn por piedekskursi sur la proksima montetaro, kaj eventuale bankostumon (maro ĉ. 13°C).

Distraj vesperoj : Esperantaj prelegoj, kantoj, skeĉoj... plus la dumtaga distra programo de la hotelo mem. Kunportu viajn amuzajn kanzonojn, anekdotojn, ludojn, muzikilojn, ktp.

Aliĝdetaloj baldaŭ aperos ĉi tie

En la sama rubriko: