[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Okazintaĵoj > 2023-05-31 - La danĝera lingvo

lasta ŝanĝo je la 4a majo 2023

tiu artikolo en la franca: 2023-05-31 - « L’espéranto langue dangereuse »

2023-05-31 - La danĝera lingvo

Esperanto-Francio kaj Esperanto-Provenco prezentas :

Merkredon la 31-an de majo 2023 je la 18-a horo ĉe CIQ Fonsainte, 13600 La Ciotat

ESPERANTO, DANGERA LINGVO

Eldono L’harmattan (2022)
La germana historiisto Ulrich Lins esploras la persekutojn de la esperantistoj sub Hitler kaj Stalin.

Prelego de Renée Triolle, kiu kontribuis al la franca traduko.

Senpaga eniro

Por ĉiuj informoj : esperanto.laciotat@wanadoo.fr

En la okuloj de diktatorecoj kaj fanatikaj ideologioj, Esperanto estas danĝera lingvo, kiun oni devas batali. Tio estas precipe la sorto kiun ĝi travivis en Nazia Germanio kaj en Sovet-Unio sub Stalino.

La germana historiisto Ulrich Lins montras la sekvojn kaj de la kondamno fare de Hitler de Esperanto kiel ilo de mondregado de la judoj, kaj de la likvido fare de Stalin de la Sovetia laborista Esperanto-movado kaj ĝiaj transnaciaj praktikoj.

La unua eldono de la libro estis publikigita en Germanio en 1988 (reeldonita en Moskvo en 1990). Post la falo de la Berlina muro, aliaj fontoj fariĝis alireblaj kaj la aŭtoro reviziis kaj riĉigis ĉi tiun libron, jam tradukitan en la germanan, italan, rusan, litovan, korean, anglan. Sub la direkto de Pierre Dieumegard, teamo de tradukistoj, inkluzive de Renée Triolle, pritraktis la francan tradukon.

Renée Triolle prezentos la libron, «La danĝera lingvo : historio de persekutoj sub Hitler kaj Stalin», eldonita de Harmattan en 2022.

En La Ciotat, merkredon la 31-an de majo je la 18-a horo, ĉe CIQ Fonsainte, 2 Traverse du Val d’Azur, 13600 La Ciotat

En la sama rubriko: