[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Okazintaĵoj > 2023-02/25-03/04 - Mediteranea Esperanto-Semajno

lasta ŝanĝo je la 5a novembro 2022

tiu artikolo en la franca: 2023-02/25-03/04 - Semaine d’espéranto en Méditerranée

2023-02/25-03/04 - Mediteranea Esperanto-Semajno

Ĉu ankoraŭ frostas fine de februaro en via regiono ?
Se jes, kial ne veni Mediteraneborden, kie jam floras mimozoj kaj migdalarboj ?
Amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, komforta restadejo... kaj la Lazura Marbordo... vin atendas !

Dum la Mediteranea Esperanto-Semajno, vi havos la eblon sekvi trinivelajn kursojn.
La kursoj okazas ĉiumatene de la 9-a ĝis la 12-a, kaj ankaŭ fine de la posttgagmezo, de la 18-a ĝis la 19-a.

  • 1-a nivelo - Komencaj parolantoj - Zsofia Korody
  • 2-a nivelo - Progresantoj - Mireille Grosjean
  • 3-a nivelo - Literaturo - Spomenka Štimec

La posttagmezoj estas liberaj kaj vi povas profiti pri :
bankuracado en proksima marakva banejo, vizitado de Fréjus (klostro), Saint-Raphaël (muzeo), Nico, Menton, Maures-monteto (piedekskursado inter mimozoj), Saint-Tropez, Sainte-Maxime, Bormes-les-Mimosas, vendreda bazaro en Ventimiglia (Italio), ktp.

Restado en Val d’Esquière entenas ĉiujn manĝojn kaj vesperaj distraj programeroj.

Informoj kaj aliĝo ĉe :

Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio - prezmoni@hotmail.com - tel. +33 (0)4 94 83 06 88
Christine Graissaguel, Les Iles d’Or-A, 59 rue du Progrès, FR 83600 Fréjus - kris_grai@hotmail.fr - tel. +33(0)4 94 95 66 18

Aliĝilo ĉi-sube :

En la sama rubriko: