[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Okazintaĵoj > 2020-02/29-03/07 - Mediteranea Esperanto-Semajno (MES)

lasta ŝanĝo je la 1a decembro 2019

tiu artikolo en la franca: 2020-02/29-03/07 - Semaine d’espéranto en Méditerranée

2020-02/29-03/07 - Mediteranea Esperanto-Semajno (MES)

Ĉu ankoraŭ frostas en via regiono ? Tuj venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj ! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro... Dum la Mediteranea Esperanto-Semajno (MES), ĉiu povis sekvi kursojn je ĉiu nivelo, en amika kaj familia etoso proksime de la Mediteranea marbordo.

Kursoj okazis ĉiumatene :

  • 1-a nivelo - Vera komencanto - Christine Graissaguel
  • 2-a nivelo - Komenc-parolanto - Elisabeth Le Dru
  • 3-a nivelo - Progres-parolanto - Pavla Dvorakova
  • 4-a nivelo - Diskuto/analizo - Mikaelo Bronŝtejn

Liberaj posttagmezoj por : bankuracado en proksima marakva banejo (800m), vizitado de Fréjus (klostro), Saint-Raphaël (muzeo), Nico, Menton, Maures-monteto (mimozo kaj piedekskursado), Saint-Tropez, Sainte-Maxime, Bormes-les-Mimosas, bazaro en Ventimiglia (Italio, nur vendrede), ktp.

La restado en la Rezidejo Vacanciel « Val d’Esquière » inkluzivas ĉiujn manĝojn, kaj spektakloj estas proponitaj vespere.

En la sama rubriko: