[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Okazintaĵoj > 2019-06-22 - FEI ekzamenoj

lasta ŝanĝo je la 28a majo 2019

tiu artikolo en la franca: 2019-06-22 - Examens d’espéranto

2019-06-22 - FEI ekzamenoj

Espéranto-Provence organizas sesion de Esperantaj ekzamenoj laŭ la difino de FEI (Franca Esperanto-Instituto), sabaton la 22-an de junio en la Maison des Frères, 16 rue d’Estienne d’Orves, 83330 Le Beausset.

Du niveloj estas proponitaj :

  • Atesto pri Lernado
    • Skriba parto (1 horo) : diktaĵo ; legado kaj demandoj pri malgranda teksto, gramatikaj ekzercoj
    • Parola parto (20 minutoj) : laŭtvoĉa legado de teksto, demandoj pri la teksto (gramatiko kaj senco) ; komento de bildo,
  • Atesto pri Supera Lernado
    • Dutempa skriba parto : gramatika kontrolo (1 horo) - plurresponda demandaro aŭ trua ekzerco : oni devas obteni 35 / 50 poentojn por trafi la skriban parton,
    • Skriba parto (2 horoj) : rezumo de aŭdigita teksto, legado de teksto kaj demandoj, redakcio de ĉ. 300 vortoj pri elektita temo,
    • Parola parto (20 minutoj) : simplaj demandoj pri Esperanto, ĝiaj movado kaj kulturo, komento de bildo, interŝanĝo kun la jurio pri desegnita temo.

La ekzamenoj estas senpagaj por membroj de Espéranto-Provence.

Droits d’examen (por ne membroj de Espéranto-Provence)

  • 1a nivelo : 10 eŭroj
  • 2a nivelo : 20 eŭroj (gramatiko 8 eŭroj + skriba parto 12 eŭroj)

Programo :

  • 8:45 : aliĝo,
  • 9 - 10 : skriba parto por la 1a nivelo - gramatiko por la 2a nivelo,
  • 10 - 12 : skriba parto por la 2a nivelo.
  • parola parto je la fina de la mateno kaj posttagmeze.

Bonvolu kunporti piknikon.

Aliĝu ĉe Renée TRIOLLE, triolle.renee@wanadoo.fr
aŭ Bello Bauco, 694 chemin de la Civade Verde, 13600 La Ciotat.

Se vi volas prezenti ambaŭ ekzamenojn samtage, bonvolu sciigi tion.

Se vi havas transportmalfacilaĵon, rilatu kun ni kaj ni serĉos rimedon.

En la sama rubriko: