[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Okazintaĵoj > 2019-05-18 - Forumo de la mondolingvoj, Marsejlo

lasta ŝanĝo je la 2a marto 2019

tiu artikolo en la franca: 2019-05-18 - Forom des langues du monde, Marseille

2019-05-18 - Forumo de la mondolingvoj, Marsejlo

Vi estis invitita al la Forumo de la Mondolingvoj, la 18an de majo 2019 de la 10a ĝis la 20a, en la «Friche Belle de Mai», en Marsejlo.

Venu kaj malkovru la diversajn kulturojn vivantajn en Marsejlo. Pli ol 30 lingvoj estos reprezentitaj en la «Belle de Mai». La principo de la Forumo de la Mondolingvoj estas trakti ĉiujn lingvojn samnivele. Esperanto estos agnozkita sammaniere ol la angla, la ĉina, la katalana aŭ la signolingvo. Ĉiu asocio reprezentanta lingvon proponos bazan kurson kaj ankaŭ atelierojn pri kanto, muziko, danco, potfarado, kaligrafio, skribateliero, bildfaradoj, informadiko, ktp. Okazos ankaŭ ekspozicioj, prelegoj kaj koncertoj de muzikoj de la mondo.

Esperanto Provence kaj Esperanto Marseille havis budon de la 10a ĝis la 17a por prezenti la internacian lingvon.

Je la 16a, ni prezentis rondan tablon «kiu nomas, superregas» liu temos pri la rilatoj inter lingvoj kaj povoj.

Pli da informoj haveblas de la Fejsbuk paĝo de la evento kaj en la presdosiero.

En la sama rubriko: