[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Antaj kaj ontaj okazaĵoj > 2018-12-01/02 - Staĝo en le Beausset

lasta ŝanĝo je la 27a septembro 2018

tiu artikolo en la franca: 2018-12-01/02 - Stage au Beausset

2018-12-01/02 - Staĝo en le Beausset

staĝejo :
Maison des Frères, 16 rue Estienne d’Orves – 83330 Le Beausset
dormoĉambroj kun duŝejo kaj necesejo - littukoj surloke - kunportu tualettukon kaj buŝtukon

kiel atingi ĝin ?
En Le Beausset, ŝildoj gvidos vin.
Sed antaŭe :
trajne : stacidomo de Saint-Cyr ; buse : el La Ciotat aŭ Toulon ; buslinio 13 : 1 € por studentoj aŭ plejaĝuloj (kondiĉe, ke vi jam havas « Cars 13 »-legitimilon)
aŭtomobile : aŭtoŝoseo La Ciotat-Toulon, elirejo Saint-Cyr

programo :

  • sabate :
    • ekde la 9a : akcepto, kafo
    • 10a/12a : kursoj
    • tagmanĝo
    • 15a/19a : kursoj
    • vespermanĝo
    • 20a30 : kultura vespero kun anoncota programo
  • dimanĉe :
    • 9a/12a : kursoj
    • tagmanĝo

laborgrupoj :
1 : Mari-Roza Vilain : paroligo de komencantoj
2 : Renée Triolle : konversacio por progresantoj
3 : Pascal Vilain : studlaboro por lertuloj

manĝoj :
Kiel kutime, pri ili zorgos Pierre Oliva.

tarifoj :
aliĝo al la programo : 22 € (36 € por paro) ; entenas paŭzajn kafojn
kompleta restado kun tri manĝoj, tranoktado kaj matenmanĝo : 58 €
unuopa manĝo kun trinkaĵo (se vi volas nur kunmanĝi) : 12 €

por pliaj informoj :
Pierre OLIVA - 06 76 55 57 23 / nlpolecamp (ĉe) gmail (punkto) com

aliĝilo :

En la sama rubriko: