[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Okazintaĵoj > 2018-07-28 / 08-04 - Tiel la mondo iras...

lasta ŝanĝo je la 7a septembro 2018

2018-07-28 / 08-04 - Tiel la mondo iras...

Kvankam mi jam partoprenis dekojn da Universalaj Kongresoj de UEA, mi ne laciĝas pri tiu internacia festo kaj ĝiaj ŝablonaj aranĝoj. Ĉefa ŝanĝo ĉijare : la homoj daŭre havas la nazon en sia telefono, anstataŭ kapti la okazon diskuti kun apuduloj ! Tion ni povis fari dum vicado por surloka manĝo je «socia» prezo, 2,5 eŭroj kaj biero je 0,85 ! Bona ideo de la organizantoj ĉar la kongresejo (jura fakultato) estis tute izolita, kvankam apud metrostacio.
La UK en Lisbono estis la unua okazanta en Portugalio ; ĝi estis organizita de dudeko da homoj, eĉ Brazilanoj aŭ diasporanoj, do evidente estis kelkaj fuŝoj (apero de la taga gazeto «Taĵo nia»nmeze de la posttagmezo, informoj pri la lokigo de salonoj nur la trian tagon, improvizita rendevutabulo, Movada Foiro en bruega kaj varmega halo) sed la etoso estis familieca kaj neformala : multaj mallongaj pantalonoj eĉ dum la Oficiala Malfermo, en italstila koncertejo en la centro de Lisbono...
Ŝablonaj aranĝoj iĝis pli modernaj : kleriga lundo kun tre diversaj paralelaj aranĝoj, pri planlingvoj aŭ aikido, la arto paroli publike aŭ nekutimaj objektoj de la mondo, programo Erasmus aŭ klerigaj/amuzaj ludoj ktp ; rezultoj de la Belarta Konkurso (en kiu brilis francoj) enscenigita ; oratora konkurso iĝis Junulara Konkurso pri Publika Parolado kun «oratoroj» sen kostumo aŭ kravato sed improvizadprovo kaj duelo apud preparita parolado.
 
Kiel kutime, abundis prelegoj : diverstemaj pri Portugalio, sciencaj kadre de Internacia Kongresa Universitato (feliĉe, ili aperas libroforme antaŭ la kongreso kaj eblos ilin legi poste), sciencaj kafejoj, interaktivaj rondaj tabloj kadre de la kongresa temo, «Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo : kien nun ?», tre diversaj pri koloniado, centjariĝo de la unua mondmilito kaj rifuĝantoj mi mem intervenis kadre de la «Tago de lernado» pri «Esperanto, ĉu kaŝita interkulturilo ?».
 
Specifeco de la UK estas, ke la programeroj estas tiom multaj, ke ĉiuj travivas la kongreson laŭ sia plaĉo : iuj ekskursas, iuj aŭskultas koncertojn (kaj ĉijare, Jaro de Esperanto-kulturo, okazis pluraj (17) dum la tago, apud la kutimaj vesperaj aranĝoj : mi bedaŭras, ke la korea grupo MAJU tiom laŭte ludis !), iuj sidas en laborkunsidoj (kie UEA decidas pri sia politiko, ekz ŝanĝo de aliĝo por altiri la milionojn da junuloj, kiuj lernas rete kaj ne sentas sin movadanoj), iuj sidas en lernoĉambro por plibonigi sian lingvo-nivelon aŭ trapasi ekzamenojn. Ne eblas citi la 255 programerojn, kiuj ofte karambolas. Mi ekz. malkovris la «teknikan» rolon de origamo kaj bedaŭras, ke mi ne sukcesis viziti la «aŭtorajn duonhorojn», nek la omaĝon al Marjorie Boulton aŭ la 100jaran jubileon de la pola verko «S-ro Tadeo».
 
Kiel kutime, Afrikanoj (escepte de kvar) ne ricevis vizon same Pakistanano, kiu devis prelegi pri sufismo.
Tiel la mondo iras, kiel kantis kaj kantigis Julian el Kubo en la koridoroj.
Rendevuo en pli malvarma lando, en Lahti (100 km norde de Helsinki) en Finnlando en 2019.

sur ambaŭ fotoj, parto de la 17 Provencanoj, kiuj ĉeestis la UK-on

 

En la sama rubriko: