[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Antaj kaj ontaj okazaĵoj > 2020-12-12 - Esperanto-Festo

lasta ŝanĝo je la 12a decembro 2020

tiu artikolo en la franca: 2020-12-12 - Fête de l’espéranto

2020-12-12 - Esperanto-Festo

Pli ol 20 kontribuantoj kaj diskutmomento, kiuj ebligos al ni renkontiĝi kaj partopreni en la diversaj prezentadoj en Esperanto : kun JoMo, Inicialoj DC, Platano, programeroj el Provenco, Perigordo, Liono, Strasburgo, Parizo, Chaumont, Gap, ktp.

Pascal Vilain (pri la Federacio Esperanto-Provenco) kaj Thierry Spanjaard (pri Esperanto-Marsejlo kaj INOE) partoprenos en ĉi tiu Esperanto-Festo.

Programo :

Bonvenigaj vortoj
«Niaj sabatoj», humura satiro de la ĉiutaga vivo, originala novelo laŭtlegata de la aŭtoro mem
Videoj ĉe YouTube : memraporto pri Azia vojaĝo
Novaĵoj pri barataj studentoj
Kanto
Eldonoj nuntempaj
Kongreso 2021 en Trelissac
Kanto
Prezento de la libro «Tagordo» tradukita de JC Roy
Kotopo nuntempe
Margaret Zaleski Zamenhof parolas
Prezento de la libro «Vojaĝo al Kazohinio»
Kanto
Enketo 2020 UFE
Prezentado de gvidlibro de Greta Franclet «les langues un jeu d’enfants» + poezio
Videoj ĉe YouTube : dufoje faritaj filmetoj
Provenco !
Kanto
Mia hejma ekspozicio de muzik-skatoloj (Kristnaskaj muzikoj)
INOE
Kanto
Forumo : demandoj-respondoj
Adiaŭo kaj rendevuo en 2021 por denova reta renkonto

En la sama rubriko: