[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

lasta ŝanĝo je la 17a februaro 2018

tiu artikolo en la franca: Journée Mondiale de la Langue Maternelle

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

Esperanto valorigas kaj defendas ĉiujn lingvojn sendepende de ilia statuto, kiu ofte dependas nur de la ekonomio kaj graveco de la lando.
Esperanto-La Ciotat partoprenas ĉiujare en tiu evento, kie ĉiu estas invitita aŭdigi sian lingvon.

Tio okazis en Grand Portique, en La Ciotat, la 21an de februaro 2018.
Venis filmisto de loka televido (La Ciotat kaj orienta Marseille).
Bedaŭrinde, tre malmulte da homoj vizitis : 5 esperantistoj, i.a Loukie el Nederlando, 1 Germano kaj 3 aliaj «eksteruloj».
Tamen tre interesa vespero !
La filmo estas videbla ĉi tie.

Unesko en novembro 1999 deklaris la 21an de februaro Internacia Tago de la Gepatra Lingvo ekde la jaro 2000. La celo de la tago estas konservi la lingvomultecon kaj kulturmultecon.

La elekton de la dato motivis eventoj de la 21a de februaro 1952 en Dako (tiam orienta Pakistano, nun Bangladeŝo), kie la polico mortigis homojn, kiuj manifestaciis por la Movado por bengala lingvo.

En 2008, la tago estis kiam lanĉis Unesko sian organizadon por la Internacia Jaro de Lingvoj.

UNO diris en sia retejo pri la Tago de la Gepatra Lingvo : «Lingvoj estas la plej potencaj iloj por konservi kaj evoluigi nian palpeblan kaj nepalpeblan heredaĵojn. Ĉiuj movoj por antaŭenigi la dissemadon de la patrina lingvo servos ne nur por kuraĝigi lingvan diversecon kaj plurlingvan edukadon sed ankaŭ por evoluigi plenan konscion de lingvaj kaj kulturaj tradicioj tra la mondo kaj por inspiri solidarecon bazitan sur komprenado, tolerado kaj dialogo.»

En la sama rubriko: