[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > La Unesko-Kuriero nun estas publikigita Esperante

lasta ŝanĝo je la 6a januaro 2018

tiu artikolo en la franca: Le Courrier de l’Unesco est maintenant disponible en espéranto

La Unesko-Kuriero nun estas publikigita Esperante

Unesko-Kuriero ekaperis en 1946. Kiel grava komunikilo por disvastigi la ideojn de Unesko kaj promocii la interkulturajn dialogojn, la revuo iam ludis gvidan rolon por disvolvi la misiojn de Unesko en la kampoj pri kiuj ĝi respondecas.

Antaŭ jaroj, multaj esperantistoj alvokis ke Unesko eldonu ĝin ankaŭ en Esperanto. Amaso da retaj mesaĝoj bombe ĝenis la funkciulojn de Unesko, kiuj kelkfoje respondis : “se UEA aŭ iu alia pretas financi ĉion, Unesko pretas doni permeson al Esperanta eldono de Unesko-Kuriero.” (el Eventoj, n-ro 182, 2/marto, 2000). Bedaŭrinde la revuo devige ĉesis ekde 2012 pro manko de financaj rimedoj. Ekde tiam malaperis la penado ĉe la esperantistaro.

En majo 2017, post reapero de la 76-paĝa plenkolora Unesko-Kuriero en formato A4, UEA tuj lanĉis projekton pri eksperimenta eldono de Unesko-Kuriero en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio. Dank’ al kortuŝa kunlaboro de 36 tradukintoj kaj provlegintoj en 23 landoj, kaj financa subvencio de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio, la 1-a numero de Unesko-Kuriero en Esperanto estas eldonita. La du versioj en Esperanto estas same aspektaj kiel la UN-lingvaj versioj.

La unuaj tri numeroj estas elŝuteblaj ĉe la retejo de UEA.

La papera versio estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA.

Volontulaj tradukistoj el la UN-lingvoj (araba, angla, ĉina, franca, hispana kaj rusa) aŭ portugala lingvo, kaj provlegistoj por aliĝi al la teamo de Unesko-Kuriero en Esperanto, bv. kontakti la kunordiganton Trezoro Huang Yinbao.

Donaco al la fondaĵo Unesko por subteni Esperantigon de la Unesko-Kuriero kaj ĝia paĝaro ĉe Unesko-retejo, eblas en la retejo de UEA.

Abono ĉe la libroservo de UEA aŭ la redakcio. Jarabono : 50 eŭrojn. La reta versio estas senpaga.

Redakcio : Unesko-Kuriero, Esperanto-Centro Ora Ponto, Shijieyu Zhongxin, Jingchuan-Xian, 744300 Pingliang, Ĉinio ; Retadreso : trezoro<ĉe>qq.com, Tel : +86 18893316800, +86 933-3329289, Skajpo : huangyinbao, QQ552319856.
Redaktoro : Trezoro Huang Yinbao.

En la sama rubriko: