[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > 2019-03 - Forlasis nin Daniel Moirand (1941-2019)

lasta ŝanĝo je la 29a marto 2019

tiu artikolo en la franca: 2019-03 - Daniel Moirand nous a quittés.

2019-03 - Forlasis nin Daniel Moirand (1941-2019)

Profesia instruisto de la rusa lingvo en Lycée Mignet en Aix-en-Provence, Daniel Moirand ŝategis lingvojn.

Mi konatiĝis kun li en la universito de Aix, kie ni kune lernis la rusan. Li planis vojaĝon per Vespa al Hungario kaj, ĉar mi jam korespondis kun hungara esperantisto, Daniel petis, ke mia amiko traduku diversajn vojinformojn. Kiam li lernis Esperanton, mi vere ne sciis, sed lerninte la hungaran aŭ la turkan, li supozeble facile alproprigis al si la internacian lingvon.

Post la emeritiĝo de Michel Duc-Goninaz, Daniel Moirand transprenis la postenon en la Universitato de Aix por prepari studentojn al la Esperanto-ekzameno, ĉar tiam Esperanto estis unu el la eblaj fakoj por literatura licenco. Li ne estis aparte movadema (kvankam li estis sekretario de la LKK por la kongreso de Espéranto-France en La Roque d’Anthéron en 2004), sed multe kontribuis al la Esperanto-vivo per partopreno al Esperanto-aranĝoj. Pluraj supozeble vidis lin ĉu en Katalunio, ĉu ĉe MES.

Li multe kontribuis al nia literaturo per verko de libro pri akuzativo «Materialo pri la nuna uzado de la akuzativo» (eld. FEL 1990), kie li havigas amason da ekzemploj, kiujn li ĉerpis el tre diversaj lingvo-uzoj. Li ankaŭ verkis krimromanon «Murdo en Esperantujo» sed li ĉefe kontribuis per traduko de mejloŝtona franca romano «La Grafo de Monte-Kristo» en du volumoj kaj 1185 paĝoj (eld. FEL 2010) kun amaso da kromaj informoj pri la tiutempaj Marsejlo kaj regiono, ne parolante pri «La libro de la Mirindaĵoj aŭ la priskribo de la mondo» de Marko Polo, UEA 2001, volumo n° 34 de la serio Oriento-Okcidento, iniciatita de UNESKO. Pluraj supozeble aŭdis lin prelegi pri «La mil kaj unu noktoj», kiun li tradukis kaj bedaŭrinde ne sukcesis trovi eldoniston (ĝis nun).

Al lia edzino Josianne, kiu ankaŭ estas esperantistino, al liaj du gefiloj kaj nepino ni sincere kondolencas.

Renée Triolle

Pli da informoj pri Daniel Moirand ĉe Vikipedio.

En la sama rubriko: