[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > Vinilkosmo estas endanĝerita

lasta ŝanĝo je la 17a februaro 2019

tiu artikolo en la franca: Vinilkosmo est en danger

Vinilkosmo estas endanĝerita

Tre bedaŭrinde ni konstatis gravan malkreskon de la intereso al esperanto-muziko en la jaro 2018 kun gravaj konsekvencoj… tio estas ege malmultaj diskovendoj, sed ankaŭ ege malmultaj elŝuvendoj..

Paralele pli kreskis la elsendflua aŭskultado sed tre bedaurinde ĝi ne sufiĉe pagas por vivtenigi la eldonejon kaj baras tutan eblan perspektivon…

Pro tio estis kreita la ABONKLUBO kiun ni vidis kiel alternativon helpe de la justa elsendfluejo (Divercities Music) por pludaŭrigi la muzikproduktadon kaj eldonadon. Sed tre bedaŭrinde post tri jaroj da ekzisto ni devas konstati ke ankaŭ la ABONKLUBO malsukcesas...

Videble homoj preferas daŭre aŭskulti muzikon senpage en aliaj retejoj (kiel Deezer, Youtube aŭ Spotify)…

Vinilkosmo provos ankoraŭ elteni unu plian jaron sed se en 2019 ne inversiĝos la situacio kaj ne multobliĝos abonantaro de la ABONKLUBO kaj la uzantaro de Divercities Music, Vinilkosmo devos fermi.

Konsekvencoj de la fermo de Vinilkosmo estos jenaj :

  • tuja malapero de la katalogo de Vinilkosmo en la reto (propra muzika platformo, sed ankaŭ en Divercities Music kaj en ĉiuj aliaj muzikaj platformoj kie nun estas disponebla la katalogo de la eldonejo).
    Tio signifas ke en Deezer, Spotify, ktp, vi ne plu povos aŭskulti muzikon de la VINILKOSMO-katalogo.
  • malaperos la ebleco de regula muzikproduktado, eldonado de novaj albumoj de artistoj, aŭ reeldonoj de malnovaj albumoj.

Kiel eviti fermon de Vinilkosmo ?

Esperantistoj devas konscii ke ne eblas uzi kaj aŭskulti esperanto-muzikon sen subteni ĝin pli aktive kontribuante por ke ĝi pluvivu.
Do konklude kaj praktike, la nura alternativo por eviti fermon de VINIKOSMO estas ke ĉiuj homoj kiuj volas daŭre povi aŭskulti esperanto-muzikon (el la katalago de Vinilkosmo) aliĝu al la ABONKLUBO (eĉ se ili ne uzas la justan elsendfluejon Divercites Music) kun la celo multobligi la nombron de abonantoj.

Sen tio, en 2020 tute malaperos la muzik-katalogo de Vinilkosmo el la interreta pejzaĝo.

En la sama rubriko: