[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > 2019 : Internacia Jaro de Indiĝenaj lingvoj

lasta ŝanĝo je la 14a marto 2019

tiu artikolo en la franca: 2019 : Année Internationale des Langues Autochtones

2019 : Internacia Jaro de Indiĝenaj lingvoj

De pluraj jaroj, UNESKO atentigas pri la rolo de la gepatraj lingvoj, dediĉante al ili internacian tagon, la 21an de februaro. Ĉijare, Unuiĝintaj Nacioj dediĉas tutan jaron al la indiĝenaj lingvoj, ofte la «malgrandaj», kiuj reprezentas grandan parton de kultura diverseco. La Jaro «celas altiri atenton, ne nur cele profitigi la koncernatajn popolojn, uzante tiujn lingvojn, sed ankaŭ por ke la aliaj aprezu la gravan kontribuon, kiujn ili alportas al la riĉa kultura diverseco de nia mondo».

Provenco jam travivis saman fenomenon de malapero de lingvo. Kiam en 1882, la Ministro pri Instruado, Jules Ferry, decidas ke ĉiuj infanoj en Francio vizitos lernejon, li prenas kleran decidon, kiu tamen signos la morton de ĉiuj ekzistantaj regionaj lingvoj (provenca, bretona, pikarda, elzaca ktp.). Aperas en lernejoj afiŝoj «malpermesite kraĉi kaj paroli la bretonan». Tiu decido ankaŭ distancigas la infanojn de la geavoj, kiuj parolas nur la regionan lingvon, kiu fine uziĝas nur «en la kuirejo», do tute ne noble kaj ne progrese. En tri generacioj, tiu fiera lingvo, kiu kulture floris kun Felibrige, kiu havigis al verkisto en provenca lingvo, Mistral, nobelpremion pri literaturo, komplete malaperos kaj ne plu estas hodiaŭ gepatra lingvo. Mia avino flue parolis ambaŭ lingvojn, sed sakris en la provenca, kiam ŝi koleris ; mia patro, inĝeniero en ŝipkonstruado, ankoraŭ kapablis paroli kun kamparanaj kuzoj, kaj mi lernis ĝin en la mezgrada lernejo, kun bonvolema instruisto de greka kaj latina lingvoj, kiu donis al mi emon al lingvoj. Tiu malapero okazis nur pro instruado, imagu hodiaŭ kun komunikteknologio, reto, televido ks...

«La lingvoj ludas esencan rolon en la ĉiutaga vivo de la popoloj,ne nur kiel komunikilo, eduka, socia, integriga kaj disvolviga, sed ĉefe kiel referaĵo de ĉies identeco, kultura historio, tradiciaj kaj memoro, sed malgraŭ sia grandega valoro, lingvoj tra la mondo ade malaperas je alarmiga ritmo».
Alarmsignalon donis oficiala lanĉo ĉe UNESKO dum ceremonio, la 28an de januaro. Ĉeestis multaj reprezentantoj de indiĝenaj popoloj el Sud-Ameriko, Eŭropo, Rusio, Kanado, sed neniu el Afriko aŭ Azio. Por Universala Esperanto-Asocio partoprenis Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo ; ankaŭ la prezidanto de JEFO. Nur bolivia Ministro, Diego Pary Rodriguez, kuraĝis diri «Malapero ne estas natura fenomeno,sed politika proceso». Se klaras, ke koloniado sonis la finon de etnaj lingvoj, neniu kuraĝas fronte ataki la rolon de la angla, ne la plej bona lingvo de la mondo, nek la plej kultura, sed lingvo de la premanta lando ĉe diversaj niveloj, ekonomia, reklama, teknologia, esplora, kiu kulture koloniigas la nunan mondon. Bedaŭrinde, ĉiuj submetiĝas al Usono : kompatindaj esploristoj devas aperigi siajn eltrovaĵojn en la angla, se ne, neniu rekonos ilian valoron ; same kantistoj imagas, ke se ili ne kantas en la angla, ili ne havos sukceson ktp. Kaj estas diabla cirklo : ĉiuj konfuzas kaŭzon kaj konsekvencon. La angla iĝas pli kaj pli forta ĝuste ĉar ĉiuj tro uzas ĝin.

Ambasadorino Zohour Aboui, Prezidanto de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO, deklaris : "El la 6 700 lingvoj de la mondo, 4 500 estas indiĝenaj, 95% estos malaperintaj en 2010. Do urĝas reagi : neniu aŭdas la krion de malaperanta lingvo, kaj la malapero de lingvo estas nur la videbla parto de flosanta glacimonto ; kun la lingvo malaperas tuta popolo kaj kun ĝi pensmaniero, aliro al la naturo, kompreno de la mondo. Konservi lingvojn estas konservi estontecon, diris Igor Barinov el Federacio de Rusio.

Ĝenerala konkludo estis : «Toleremo, reciproka respekto, interŝanĝoj trans kultura diverseco, partnera disvolviĝo restas la justa vojo».
Ni kvazaù aŭdas esperantistojn kaj homaranajn valorojn de Esperanto, kiu restas la plej bona alternativo kontraŭ la premo de la fortaj lingvoj kaj defendo de la malgrandaj.

Renée Triolle

En la sama rubriko: