[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > La Provencanoj estas talentaj !

lasta ŝanĝo je la 6a decembro 2018

tiu artikolo en la franca: Les Provençaux ont du talent !

La Provencanoj estas talentaj !

Jean-Pierre Cavelan, Nica pentristo kaj esperantisto, kiu uzas pseŭdonimon, Yanpetro Kavlan, por subskribi siajn verkojn, ĵus publikigis la Esperantan version de unu el siaj bildstrioj : «Gu kaj Pil la vulpidoj» (en la franca : «Gou et Pil les renardeaux»).

Por scii pli pri la verkisto, por mendo :
www.yanpetro-kavlan.fr

Yanpetro verkis ankaŭ aliajn bildstriojn en Esperanto : «Momo», «Kuniks la kuniklo», kaj ankaŭ vojaĝrakonton en nia lingvo : «Nico - Korsiko - Sardio».

Ĉiuj tiuj verkoj havas francan version ; vi povos malkovri ilin sur la retejo de Y. Kavlan.

En la sama rubriko: