[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > Alvoko de la Eŭropa komisiono de UEA

lasta ŝanĝo je la 6a marto 2018

tiu artikolo en la franca: Appel de la Commission européenne de UEA

Alvoko de la Eŭropa komisiono de UEA

"Ni, la Eŭropa Komisiono de UEA, zorgas por ke Esperanto ekestu kaj restu en Eŭropaj landoj, kie la viv-kondiĉoj estas malfavoraj por idealismaj movadoj kiel la nia.
Ni faras tion per subteno ĉefe financa pri eldonado de lernomaterialo en lokaj lingvoj, starigo de retejoj, kaj similaj. Nun, ekzemple, ni havas manuskripton de lernolibro kaj publikon, kiu povus ricevi ĝin.

Por eldoni tiun lernolibron kaj ĝenerale por helpi tiujn landojn, ni utiligas la rimedojn en la konto ’Eŭropo’ ĉe UEA. Dankon al ĉiuj, kiuj donacis en la pasinteco kaj dankon al ĉiuj, kiuj donacos nun.
Pagmanieroj al UEA : https://uea.org/alighoj/pagmanieroj kaj indiku «por la konto Eŭropo».
Subtenu nin, ĉar ni subtenas Esperanton !"

En la sama rubriko: