[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > Prelego de Chuck Smith en Marsejlo : «La modernaj komunikaj rimedoj serve al (...)

lasta ŝanĝo je la 25a novembro 2017

tiu artikolo en la franca: Conférence de Chuck Smith à Marseille : « Les moyens de communication modernes au service de l’apprentissage des langues »

Prelego de Chuck Smith en Marsejlo : «La modernaj komunikaj rimedoj serve al la lernado de lingvoj»

Filmeto de la prelego disponeblas !

La prelego de Chuck Smith, titolita «La modernaj komunikaj rimedoj serve al la lernado de lingvoj», okazis en l’Equitable Café, 54 Cours Julien, 13006 Marseille, la 7an de decembro je la 20a.


La flmeto de la prelego disponeblas
1a parto 2a parto


La temo de la prelego estis :
"Oni malofte prenas tempon por pripensi pri la evoluo de teknologio, do mi volas, ke ni rigardu la mondon en kiu Zamenhof finis sian vivon en 1917 kaj kompari la vivon de tiu tempo al la nuntempo en 2017. Efektive, nia komunikado plene ŝanĝiĝis en ĉiuj aspektoj : novaĵoj, legado, verkado, kinarto, lingvolernado. Krome, ankaŭ la sociaj rilatoj multe ŝanĝiĝas, same kiel la maniero ekhavi novajn amikojn kaj resti en kontakto kun la jamaj.

Do : tempovojaĝo tra la lastaj 100 jaroj por ekscii, kiel eblas plej bone uzi ĉiajn rimedojn por plej bone komuniki kaj lerni lingvojn en la nuna mondo. Vikipedio, Duolingo, Amikumu... donas al lingvoj novan dimension !"

Chuck Smith estas eminenta pioniro en la Esperanta kaj poliglota komunumoj, ĉefe pro sia reta agado. Li diplomiĝis ĉe Messiah College en Pensilvanio, Usono kun duobla ĉeffako en kkomputiko kaj matematiko kun opcio en filozofio. Jam tuj post la diplomiĝo, en 2001, li fondis la Esperantan version de Vikipedio. En 2002, li vojaĝis dum ses monatoj tra Brazilo kaj 13 landoj en Eŭropo, ĉefe per Pasporta Servo (gastiga reto en Esperantio). Poste li laboris kiel volontulo de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en Roterdamo en 2003. Post tio, li estis administranto de la Kalgaria Esperanto Centro en Kanado en 2004. Poste li translokiĝis al Novjorko kaj estis reprezentanto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. De 2005 ĝis 2007, li estis estrarano pri informado de TEJO kaj la reprezentanto de TEJO ĉe UEA.

En 2014 komenciĝis nova epoko, kiam li, kune kun Judith Meyer, fondis la Polyglot Gathering en Berlino. Pasintjare, 450 poliglotoj el 50 landoj venis por festi lingvojn en Bratislavo. Venontjare, Duolingo invitis lin krei kurson de Esperanto per ilia platformo. Pro sia agado por Duolingo, li ricevis la premion «Esperantisto de la Jaro 2015». En 2016, pro postulo de Duolingo-lernantoj, kune kun Richard Delamore (JuTube : Evildea) li kreis «Amikumu», socialan apon por renkonti lingvemulojn. En 2017, Amikumu ricevis premion pri novigaĵoj [Innovation Award] de la prestiĝa lingva evento Langfest en Montrealo kaj la kimra registaro elektis ĝin kiel «Apon de la semajno».

En la sama rubriko: