Hejmpaĝo > Okazintaĵoj
Okazintaĵoj
2018-09 - Forumoj de asocioj
Tradicie, la forumoj de asocioj okazas en septembro. Nia federacio partoprenos en ili en kelkaj urboj de PACA.
2018-09 - Brazilaj esperantistoj vizitis nin.
Du brazilaj esperantistoj pasigis unu semajnon en la PACA-regiono.
2018-07-28 / 08-04 - 103a Universala Kongreso de Esperanto
La 103a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Lisbono, Portugalio, de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto 2018. Ĝia temo estas : "Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo : Kien nun ?"
2018 - Kursoj en lernejoj de la departemento Bouches-du-Rhône
Danke al pluraj iniciatoj, kelkaj junuloj ricevas esperantajn kursojn en lernejoj de la departemento Bouches-du-Rhône.




