[

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lokaj asocioj

Lokaj asocioj

  • 1
  • 2

04 - Manosko

La asocio EK.E.M. (Esperanta Kulturo en Manosko) zorgas pri la Esperantaj aktivaĵoj en tiu bela urbeto de la departemento "Alpes-de-Haute-Provence".

05 - Gap

Ĉefurbo de la departemento "Hautes-Alpes’ kaj ĉefa loĝloko de la Sudaj Alpoj, Gap havis longe Esperanto-klubon, hodiaŭ ne plu aktivan, sed kiu tamen partoprenas en kelkaj eventoj de la loka vivo.

13 - La Ciotat

Espéranto-La Ciotat ne estas oficiale deklarita asocio sed estas en interligiteco kun la federacio Espéranto-Provence.

13 - Marsejlo

La grupo Esperanto Marseille proponas ĉiusemajnajn kursojn kaj rendevuojn. Ĝi ankaŭ organizas la ĉiumonatan lingvan kafejon, la unuan ĵaŭdon de ĉiu monato.

83 - Le Beausset

Le Beausset, komunumo en le Var kun malpli ol 10 000 loĝantoj, havas aktivegan Esperantan klubon.

  • 1
  • 2