lasta ŝanĝo je la 2a julio 2026
2027-03-13/20 - Elstaraj instruistoj prelegos dum la Mediteranea Esperanto-Semajno
Elstaraj instruistoj prelegos dum la MES - Mediteranea Esperanto-Semajno - kiu okazos en Les Issambres, de la 13-a ĝis la 20-a de marto 2027.

La prelegoj de la MES estos faritaj de teamo de elstaraj instruistoj !
Kurso 1 - Komencparolantoj kaj komencintoj - Sylvain Lelarge

Sylvain Lelarge, franco delonge vivanta en Nederlando, gvidas jam de 25 jaroj, kune kun sia edzino Katalin Kovats, la lingvajn kursojn dum la Universalaj Kongresoj. Esperanto estas ilia hejma lingvo.
Lia instrustilo estas ne-lernejeca, amuza kaj vigla.
Kurso por komencantoj kaj komencintoj
Al komencantoj, mi donos ene de unu semajno solidajn bazojn por plu lerni la lingvon kaj ekhavi la bonajn kutimojn. Mi plejparte parolos en Esperanto, sed kapablas helpi, kiam necesas, en la franca, angla kaj nederlanda lingvoj. Ni malkovros kaj praktikos la lingvon dum aktivaj kaj amuzaj sesioj.
Biografio
Mi estas Sylvain, franco loĝanta jam de 45 jaroj en Nederlando. Esperanton mi eklernis 30 jarojn antaŭe kaj uzas kiel hejman lingvon jam de 25 jaroj kun mia kara edzino Katalin, kiu estis kaj ankoraŭ estas mia instruistino de Esperanto. Ni ekde la jaro 2000 gvidis multajn kursojn kune, i.a. dum la UKoj, sed ankaŭ okaze de NASK-programoj en Usono kaj de regionaj kaj internaciaj kunvenoj. Kvankam mi jam delonge atingis la pensiaĝon, mi ankoraŭ laboras plentempe kiel instruisto de la francaj lingvo kaj kulturo por nederlandanoj kiuj deziras vivi en Francio. Mi disvolvigis mian propran instrumetodon, tute ne lernejecan, kaj kreas mian proprajn materialon. Tiun cerbamikan pedagogion mi aplikos en mia kurso dum MES 2027.
Kurso 2 - Lingva profundiĝo - Katalin Kovats

Katalin Kovats, (HU/NL), konata Esperanto-instruisto, redaktoro de www.edukado.net, respondeculo pri la KER-ekzamenoj de UEA, kreinto de la programo Ekparolu ! kaj de la ludo RISKO.
Ŝiaj plej konataj lerniloj estas Poŝamiko kaj Ĉu vi aŭdis, ke ...?
Kurso por progresantoj
La partoprenantoj de la kurso de Katalin kalkulu je profundigo de gramatikaj konoj, ekkono de lerno-strategioj kaj rimedoj por memstare progresi en la lernado de Esperanto. En la fokuso estos paroligaj ekzercoj kun la celo pli bone ekkoni unu la aliajn. Ĉiu partoprenonto jam hejme pretigu mallongan prezenton pri sia profesio aŭ hobio. Ni atendas (per objektoj aŭ bildoj) ilustritajn mallongajn prelegojn kaj esperas lerni koncernajn vortojn kaj esprimojn.
Ne forgesu, la sukceso de la kurso dependas de la kursanoj. La rolo de la gvidanto estas nur helpi ilin aktive kaj bone uzi la lingvon.
Biografio
Katalin Kovats (naskiĝis en 1957, hungarino, loĝas en Nederlando) sinprezentas :
Mi estas filologo, diplomita lingvoinstruisto pri E-o (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, gvidis pli ol cent E-kursojn kaj trejnseminariojn en diversaj partoj de la mondo.
Entaŭ 25 jaroj mi edziniĝis kun franca esperantisto (Sylvain Lelarge kaj ni loĝas kun ia poliglota filo, Marteno en Nederlando.).
En 2001 mi komencis krei www.edukado.net kaj redaktas ĝin eĉ nun. Krom la retejo mi kreis centojn da ekzercoj, lernmaterialoj, verkis plurajn librojn, el kiuj la plej populara estas Poŝamiko, sed famas ankaŭ Ĉu vi aŭdis, ke ...? kaj la Manlibro pri instruado de Esperanto.
Mi organizas kaj respondecas pri la KER-ekzamenoj de UEA, kiujn trapasis ĝis nun 2900 personoj. Per la ludo risko centoj amuziĝis jam lernante, kaj per mia programo Ekparolu helpe de la volontulaj Geonkloj ni okazigis kune pli ol 5000 lecionojn.
Mi ŝatas instrui kaj en miaj kursoj mi uzas modernajn metodojn, paroligas mute la kursanojn, sed mi havas bonajn orelojn ankaŭ pri akuzativo. Kvankam mi bone komprenas la francan, mi ne ŝatas krokodili.
Miaj hobioj estas la studado de la vivo de la pentristo Van Gogh, kaj mi mem ŝatas krei artaĵojn kaj juvelojn el vitro, pentri silkajn ŝalojn kaj paŝadi ĉiutage almenaŭ 5 kilometrojn.
Kurso 3 - Poezio : fenestro sur la vivo - Mikaleo Bronŝtejn

Mikaelo (Moissej Caleviĉ) Bronŝtejn naskiĝis 07.07.1949 en Ĥmelnickij (Okcidenta Ukrainio). Komencis lerni Esperanton en 1961.
Verkisto, kanzonisto, tradukisto, prelegvojaĝanto. Rikolto ĝisnuna : 93 libroj (31 originalaj), 6 KD-oj.
Honorigoj : Honorfolio de UEA, Premio Antini Grabovski, OSIEK-premio, Laŭro de la Akademio de Esperanto.
Paroliga-kleriga kurso : “Ni legu malmulte sed ni lernu multe !"
La kurso «Poezio beligas la mondon» konatigos la grupon kun la mondfamaj poetoj de Rusio ( tradukoj de Mikaelo Bronŝtejn) kaj kun la plej elstaraj kreaĵoj de monda E-poezio.
Biografio
Mikaelo (Moissej) Bronŝtejn naskiĝis en 1949, en Ĥmelnickij, Ukrainio.
Eklernis Esperanton en 1961.
Dum la studentaj jaroj en Tula, Rusio aktivis en SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado) en diversaj gvidaj postenoj.
En 1972 diplomiĝis kiel inĝeniero pri mineja elektroaparataro kaj kiel ĵurnalisto. Ekde aŭgusto 1972 oficis kiel inĝeniero en kelkaj entreprenoj.
Nuntempe loĝas en Tiĥvin, Rusio, kiel emerito, regule instruas Esperanton.
Dum la tuta konscia vivo verkas kaj tradukas prozajn kaj poeziajn verkojn, ankaŭ kantojn. Rezulte aperis kelkdeko da libroj en la rusa, en Esperanto kaj en aliaj lingvoj, plus ses KD-oj. Distingoj : premio Antoni Grabovski, OSIEK-premio, Laŭro de la Akademio, Honorfolio de UEA.
Ekde 1992 efektivigis pli ol 70 prelegvojaĝojn por esperantistoj kaj laikoj en diversaj landoj de Eŭropo, Azio kaj Ameriko, kunlaboris en 13 Universalaj
Kongresoj kaj multaj aliaj E-aranĝoj. Kaŭze de provizora manko de vojaĝeblecoj prelegas kaj instruas virtuale en diversaj internaciaj kursoj.