[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Antaj kaj ontaj okazaĵoj > 2027-03-13/20 - Mediteranea Esperanto-Semajno 2027

lasta ŝanĝo je la 15a junio 2026

2027-03-13/20 - Mediteranea Esperanto-Semajno 2027

Espéranto-Provence organizas La Mediteranean Esperanto-Semajnon 2027, unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo.

Printempu anticipe !
Bongusta manĝaĵo
3-nivelaj kursoj
Komforta staĝejo
Agrabla vetero
Alloga regiono
Elstaraj instruistoj
Ekskurso al Abatejo La Celle
Varma Esperanto-etoso
Amikaj partoprenantoj

Staĝejo : La staĝo okazos en la hotelo Miléade Les Issambres - Val d’Esquières, majesta kadro, en iama palaco el la 1930-aj jaroj, en 3-hektara parko, kun aliro al la plaĝo kaj proksime de Saint-Tropez, Haveno. Grimaud, Cannes kaj Nico. Ĉiuj manĝoj estas organizitaj kiel vasta bufedo, ebliganta ĉiujn tipojn da manĝelekto (vegetara, vegana, senporkaĵa, senglutena, ktp.).

Akcepto : sabaton la 13-an de marto je la 16:00 - Fermo : sabaton la 20-an de marto je la 11:00 (fina tagmanĝo ne inkluzivita).

Kurs-horaroj : 9:00 - 12:00 - Promenoj kaj atelieroj okazos posttagmeze

Partopreno en kursoj - Proponitaj kursoj :

  • Kurso 1 - komencparolantoj kaj komencintoj - Sylvain LELARGE (Nederlando - Francio)
  • Kurso 2 - paroliga-kleriga kurso pri xxx - Katalin KOVATS (Nederlando - Hungario)
  • Kurso 3 - paroliga-kleriga kurso : Poezio : fenestro sur la vivo - Mikaelo BRONŜTEJN (Rusio)

Ekskurso : merkredon, la 17-an de marto, ni organizos ekskurson al interesa vidindaĵo en la régiono

Sugestoj por la liberaj posttagmezoj : bankuracado en marakva banejo (800 m for (ekde 99€ duontage), vizitado de Fréjus, Saint- Raphaël, Nico, Menton, Maures-monteto (mimozo kaj piedekskursado), Roquebrune sur Argens, Saint-Tropez, Sainte-Maxime, Bormes-les-Mimosas, bazaro en Ventimiglia (Italio, nur vendrede), ktp.

Ne forgesu viajn marŝŝuojn por piedekskursi sur la proksima montetaro, kaj eventuale bankostumon (maro ĉ. 13°C).

Distraj vesperoj : Esperantaj prelegoj, kantoj, skeĉoj... plus la dumtaga distra programo de la hotelo mem. Kunportu viajn amuzajn kanzonojn, anekdotojn, ludojn, muzikilojn, ktp.

Vi baldaŭ povos aliĝi rete aŭ plenumante kaj sendante paperan aliĝilon. Atentu, ke la prezoj plialtiĝos la 31-an de decembro 2026.

En la sama rubriko: