[ ../IMG

Espéranto-Provence

lasta ŝanĝo je la 22a septembro 2019

tiu artikolo en la franca: 83 - Hyères

83 - Hyères

Ekde septembro 2019, «Lingva kafejo Esperanto» kunigas unufoje monate, la lastan merkredon, Esperanto-parolantojn kaj personojn, kiuj ŝatus koni kaj eble ekstudi la lingvon, kiuj loĝas en Hyères aŭ en la proksima regiono.
La celo estas diskuti en Esperanto aŭ babili pri la lingvo, en amika etoso ĉirkaŭ tablo de la hotela trinkejo.

La renkontiĝoj okazas ekde la 18a, sur la tegmenta teraso de la Hotelo Ibis Styles Centre Gare, 45 avenue Edith Cavell à Hyères.
La hotelo troviĝas fronte al la stacidomo, dekstre, por tiuj, kiuj venos trajne.
Se vi venas el la centro de Hyères, aŭ el Tulono aŭtomobile laŭ la aŭtoŝoseo, elektu la duan elirejon dekstre de la 1a trafikcirklo ĉe la urba enirejo. Tiam, iru rekten al la stacidomo.


la partoprenintoj de la 1a lingva kafejo en Hyères (foto : S. Mouhot - Var Matin)

En la sama rubriko: