Al la lernantoj de Esperanto malfermiĝas vasta idealo : ke ĉiuj homoj per komuna lingvo pace kaj amike komprenu unu la alian trans la bariloj, kiuj dividas la homaron.
Lernante Esperanton vi riĉigas vin per belaj malkovroj :
– internacia rondo : partoprenante renkontiĝojn vi amikiĝas kun homoj tra la tuta mondo ;
– historio kaj kulturo : la esperantista movado konstruis sin dum la 20a jarcento, ĝi vekis debatojn kaj estigis eĉ persekutojn, ĝi naskis ankaŭ riĉan literaturon ;
– lingvo, kiun lerni estas relative facile, kaj kiu stimulos vian kreivecon.
Kelkaj ligiloj :
– por ekkoni kaj pli scii ;
– por lerni.